Yossi Banai
| Yossi Banai | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 13-an de aprilo 1932 en Jerusalemo | ||||
| Morto | 11-an de majo 2006 (74-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | kancero | ||||
| Lingvoj | hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Meir Banai (mul) | ||||
| Patrino | Bechora Malka Banai (mul) | ||||
| Gefratoj | Chaim Banai (en) | ||||
| Infanoj | Yuval Banai (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | kantisto teatra aktoro porinfana verkisto kabaredisto kantoverkisto | ||||
| Aktiva dum | 1956–2006 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josef "Josi" BANAI (hebree יוסף ״יוסי״ בנאי; naskita la 13-an de aprilo 1932 en Jerusalemo, Mandata Palestino ; mortis la 11-an de majo 2006 en Tel-Avivo, Israelo) estis israela ŝansonisto, aktoro kaj kantverkisto.[1][2]
Kariero
[redakti | redakti fonton]Dum sia militservo en la israela armeo, li fariĝis unu el la unuaj membroj de la Nachal-trupo kaj poste aliĝis al la Teatro Habimah. Li kunlaboris pri multaj produktadoj kun la plej multaj teatraj kompanioj en Israelo. Li evoluigis aparte proksiman kunlaboron kun la dramisto kaj aŭtoro Nissim Aloni. Banai aktoris en pluraj premieroj de liaj teatraĵoj, same kiel en la teatraĵoj de Ĥanoĥ Levinkaj Jakob Ŝabtaj.
Kiel kabaredisto, li verkis plurajn revuojn, kutime prezentante sin kiel solisto. Li ankaŭ verkis skeĉojn por la komedia triopo Hagashash Hachiver, kies multaj kreitaj vortoj fariĝis parto de la israela slango. Kiel filmaktoro, Banai aperis kune kun Chaim Topol, Gila Almagor kaj Shaike Ophir en la teatraĵo Ervinka de Ephraim Kishon.
Kiel kantisto, Banai famiĝis pro sia distinga stilo de prezentado, dum kiuj monologoj kaj skeĉoj alternis kun kantoj. Li aparte elstaris en siaj prezentadoj de ŝansonoj de Georges Brassens kaj Jacques Brel, kiujn Naomi Shemer tradukis por li el la franca en la hebrean, kaj ankaŭ verkis siajn proprajn kantojn por li.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- Havura Shekazot (1963)
- Af Milah L'Morgenstein (1963)
- Fortuna (1966)
- Ervinka (1967)
- 999 Aliza Mizrahi (1967)
- Ha Glula (1972)
- Haham Gamliel (1973)
- Les Patriotes (1994)

