Saltu al enhavo

Prezidanto de Liberio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidanto de Liberio
flago
Joseph Boakai
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
prezidantoŝtatestroĉefministro
Komenco 3-a de januaro 1848 vd
Antaŭe Governor of Liberia vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Prezidanto de Liberio estas ŝtatestro kaj ĉefo de registaro de Liberio. La prezidanton elektas la popolo por 6-jara periodo. Li havas samtipan konstitucian pozicion kiel prezidanto de Usono. Samtempe oni elektas vicprezidanton, kiu ne povas aparteni al sama partio kiel la prezidanto. La prezidanto estas ankaŭ la ĉef-komendanto de la liberia armeo. La prezidanto devas esti minimume 35-jara. Li devas posedi teron minimume je 25 000 dolaroj. Sama prezidanto povas servi maksimume du periodojn. Liberia prezidanta pozicio estas la plej malnova afrika prezidanta pozicio. Liberio estis la unua respubliko en Afriko kaj dekoj da jaroj unu el nur du sendependaj afrikaj landoj. La oficia loĝejo de la prezidanto estas Executive Mansion en Monrovio. En 2018 la jara salajro de la prezidanto estis 100 000 dolaroj, sed la prezidanto George Weah etigis la salajron 25 % por edukaj kialoj. La nuna prezidanto estas Joseph Boakai ekde 2024.

Unue nur afrik-amerikanoj de Liberio povis esti kandidatoj en prezidantelekto de Liberio. Ĝis 1944 ankaŭ la voĉas rajton havis nur ili. Rilatoj inter ili kaj la alia loĝantaro de Liberio peris en 1980 puĉon, kie estis murdita afrik-amerikana prezidanto William R. Tolbert jr. kaj post tio neniu afrik-amerikano ne estis elektita.

Prezidantoj de Liberio

[redakti | redakti fonton]