Marko Aŭrelio
Marko Aŭrelio, je plena nomo Cezaro Marko Aŭrelio Antoneno Aŭgusto, latine: Imperator Caesar Marcus Aurelius Antoninus Augustus (naskiĝis la 26-an de aprilo 121, mortis la 17-an de marto 180) estis romia imperiestro ekde 161 ĝis 180. Li estis adopta filo de sia antaŭulo Antonino Pia.

Marko Aŭrelio sekvis la stoikajn instruaĵojn de Epikteto, kaj verkis sian propran libron, "Meditaĵoj" aŭ alinome Pensoj al mi mem. Oni nomas lin ankaŭ "filozofo sur imperiestra trono". Aparte li filozofumis dum sia lasta jardeko, kiam li preskaŭ seninterrompe estis en bataloj por kontraŭstari ĝermanajn tribojn, kiuj de nordo konstante invadis la imperion.
Lia rajda statuo, staranta sur la Kapitola Placo en Romo, estas bildigita sur la itala 50-cenda monero.
Interalie dum lia regotempo okazis la Tria Juda-Romia Milito kaj aparte forta Persekutado de kristanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Marko Aŭrelio aŭ Marcus Aurelius Antoninus Augustus (Romo, 26-a de aprilo 121 - Vindobono aŭ Sirmium, 17-a de marto 180) regis la Romian Imperion de 161 ĝis 180. Ne konfuzu ĝin kun Marcus Aurelius Mausaeus Carausius aŭ eĉ kun Marko Aŭrelio Skaŭro (141 a. K. - 105 a. K.). Marko Aŭrelio apartenis al la Antonina dinastio. Tuj post sia surtroniĝo, li nomumis Lucius Verus (161-169) kiel kunimperiestron. Marko Aŭrelio estis la lasta el la "Kvin Bonaj Imperiestroj".





Dum lia regado, la Romia Imperio venkis la revivigitan Partan Imperion. La generalo de Aŭrelio, Avidio Kasio, prirabis la ĉefurbon, Ktesifono, en 164. Aŭrelio sukcese batalis kontraŭ la Markomanoj, la Kvadoj kaj la Sarmatoj dum la Markomanaj Militoj, sed la ĝermana minaco komencis prezenti maltrankviligan realon por la imperio.
Ribelo en la oriento, gvidata de Avidio Kasio, estis tuj subpremita kiam li estis asasinita de unu el siaj propraj oficiroj.
Marko Aŭrelio estis vidata de multaj kiel modelo de justa kaj humana reganto, enkorpigante la antaŭkristanajn stoikajn virtojn de Romo. Lia stoika verko, "Τὰ εἰς ἑαυτόν", verkita en la greka dum kampanjo inter 170 kaj 180, estas ankoraŭ respektata kiel literatura monumento al la filozofio de servo kaj devo.
Ĝi priskribas kiel oni devas trovi kaj konservi pacon meze de konflikto sekvante la naturon kiel fonton de gvido kaj inspiro.
Frua Vivo
[redakti | redakti fonton]Marko Aŭrelio naskiĝis kiel Marcus Annius Verus en Romo en 121; li estis nevo de Faustina la Maljuna (100-140). Post la trofrua morto de sia patro, li estis edukita de sia avo, Marko Anjo Vero la 2-a. Imperiestro Hadriano renkontiĝis kun li ankoraŭ june kaj estis impresita de lia karaktero.
Kiam li estis 15-jaraĝa, Hadriano aranĝis gefianĉiĝon inter Marko kaj la filino de lia adoptita filo kaj estonta posteulo, Lucio Elio Vero Cezaro. Tamen, Elio mortis trofrue, kaj la planoj devis esti ŝanĝitaj. En 138, baldaŭ antaŭ sia morto, Hadriano dekretis, ke Marko estu adoptita de la nova posteulo de Hadriano, Antonino Pia. Lucio Vero, la filo de Elio, ankaŭ estus adoptita.
Dum sia juneco kaj poste dum sia regado, kiu daŭris pli ol 20 jarojn, Marko Aŭrelio dediĉis multan tempon al la studado de filozofio. Li estis sekvanto de la stoikaj instruoj de Epikteto. Marko estis trejnita pri filozofio de Apolonio de Kalcedono kaj en retoriko de Fronto. Korespondado inter lia studento kaj mentoro, Fronto, pluvivis kaj donas ideon pri la edukado de Marko.
Dua komandanto post Antonino Pia
[redakti | redakti fonton]Un jaron poste, en 139, Marko akiris la titolon Cezaro, lia fianĉiĝo kun la filino de Elio estis nuligita, kaj fianĉiĝo estis aranĝita kun Faustina la Juna, la filino de lia adopta patro. La geedziĝo okazis en 145. Ili havis 13 infanojn, el kiuj pli ol duono mortis en la infanaĝo. El iliaj filoj, nur unu, Komodo, postvivis sian infanaĝon.
Imperio
[redakti | redakti fonton]Kundividita regado
[redakti | redakti fonton]Post la morto de Antonino Pia la 7-an de marto 161, Marko Aŭrelio ricevis la titolon Aŭgusto. Lia unua imperia ago estis kundividi la imperian potencon kun Lucio Vero, laŭ la testamento de Hadriano.
Romia-Partia Milito
[redakti | redakti fonton]Baldaŭ, granda maltrankvilo eksplodis, devigante Veron foriri al la orientaj provincoj en 162, dum Marko Aŭrelio restis en Romo. Vero revenis triumfe, sed liaj trupoj ankaŭ alportis pestan epidemion okcidenten, kiu detruis grandajn partojn de la imperio kaj eĉ Romon mem.
Lukto en la Nordo
[redakti | redakti fonton]Krome, ĝermanaj triboj, la Markomanoj kaj la Kvadoj, komencis transiri la Alpojn kaj invadi Italion. Ambaŭ imperiestroj agis kaj puŝis la ĝermanojn reen trans la Alpojn. En 169, ili revenis al Romo. Survoje reen, Vero malsaniĝis kaj mortis.
Post mallonga periodo en Romo, militoj denove eksplodis, kaj Marko Aŭrelio estis devigita reveni al la ĝermanaj limregionoj. Serio da militoj malhelpis lin resti en Romo dum plilongigita periodo dum la sekvaj ok jaroj. Dum ĉi tiu periodo, li verkis sian faman filozofian verkon, "Ta eis heauton" (tradukita kiel *Meditadoj*).
Post sukcesaj kampanjoj en Germanio, li ricevis la titolon Germanicus ("La plej granda el la ĝermanoj") en 172, kune kun sia filo Komodo.
La kolono sur la Piazza Colonna en Romo prezentas dekojn da scenoj el la kampanjo de Marko Aŭrelio. Poste, militoj eksplodis en la orienta parto de la imperio.
Ribelo de Avidio Kasjo
[redakti | redakti fonton]En 175, li malsaniĝis tiel grave, ke li ŝajnis ĉe la pordo de morto. Lia edzino informis la guberniestron de Sirio, Avidio Kasjo, por ke li povu ribeli kontraŭ Marko Aŭrelio. La plej evidenta kialo estis, ke ŝi volis malhelpi sian filon Komodo, kies karakteron ŝi konis pli bone ol iu ajn, fariĝi imperiestro, ĉar ŝi povis antaŭvidi kiom katastrofa tio estus por Romo. Marko Aŭrelio, tamen, resaniĝis kaj subpremis la ribelon. Jaron poste, Faustina la Juna mortis.
Komodo nomumita posteulo
[redakti | redakti fonton]En 177, Marko Aŭrelio revenis al Romo kaj levis sian filon Komodo al Aŭgusto. Ĝis lia morto, tri jarojn poste, la imperia povo estus dividita inter Marko Aŭrelio kaj Komodo.
En 178, tamen, militoj denove eksplodis, kaj la imperiestro denove estis devigita reveni al la limregionoj.
Morto kaj Sinsekvo
[redakti | redakti fonton]La 17-an de marto 180, Marko Aŭrelio mortis pro naturaj kaŭzoj kun la aĝo de 58 jaroj, elĉerpita de jaroj da milito. Li rompis kun la tradicio de adoptaj imperiestroj ekde Nerva pri nomumado de kapabla adoptita filo kiel sia posteulo. Lia filo Komodo sukcedis lin. Klasika historiografio, kiel ekzemple la "Historia Augusta", tute ne interesiĝis pri Komodo. Laŭ tiu vidpunkto, nomumi sian propran filon kiel sian posteulon estis la plej granda eraro de la alie saĝa Marko Aŭrelio. Tiel finiĝis la ora epoko de la Imperio.
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]La skribaĵoj de Marko Aŭrelio pluvivis, nome korespondado kun lia mentoro Fronto kaj personaj notoj, liaj Meditadoj. Dum kampanjo en la 170-aj jaroj, Marko Aŭrelio verkis siajn Meditadojn kiel rimedon por akiri memkomprenon kaj memplibonigon. Li verkis ĉi tiun verkon en la greka, la lingvo de filozofio tiutempe. En la greka, la titolo de ĉi tiu verko estas "Ta eis heauton", kio signifas ion similan al "Al Si Mem".
Marko Aŭrelio havis logikan menson, kaj liaj notoj reflektas lian stoikan filozofion kaj spiritecon. Liaj Meditadoj estas ankoraŭ konsiderataj ĝis hodiaŭ literatura monumento al regado bazita sur servo kaj devo. Tra la jarcentoj, la libro estis ŝatata de multaj aŭtoroj kaj ŝtatestroj; ekzemploj inkluzivas Frederiko la Granda, John Stuart Mill, Matthew Arnold, Goeto, Ŭen Ĝjabaŭ kaj Bill Clinton.
Aŭrelio kutime skribis siajn reflektojn vespere, en sia armea tendo, dum kampanjo kontraŭ la barbaroj, kaj li verŝajne faris tion ĉefe por konvinki sin pri io, por konsoli sin kaj por organizi siajn ideojn. Labori kun difinoj kaj precize formuli la naturon kaj karakterizaĵojn de siaj pensoj estis unu el liaj intelektaj metodoj. Li ne skribis siajn reflektojn por esti legitaj.
Nek ili celis plendi. Ili eble servis por doni al la stoika imperiestro, kiu jam ne povis esti devigita fari ion ajn, la ŝancon admoni kaj kuraĝigi sin. La stoikulo, finfine, prenas la vivon kiel ĝi venas kaj ne plendas, sed aplaŭdas.
Oni ne scias kiomgrade la skribaĵoj de Marko Aŭrelio cirkulis post lia morto. Sporadaj referencoj pri la populareco de liaj preskriboj troveblas en antikva literaturo, kaj Juliano la Apostato, ekzemple, bone sciis pri la reputacio de Marko kiel filozofo, kvankam li ne eksplicite mencias la Meditadojn.
La libro estas menciita en korespondado de Areto de Cezarea (860-939) en la 10-a jarcento kaj ankaŭ en la bizanca enciklopedio, la Suido. Ĝi unue estis publikigita en Zuriko en 1558 de Wilhelm Holzmann, surbaze de manuskripto kiu nun estas perdita. La sola pluviva kompleta kopio de la manuskripto estas en la Vatikana Biblioteko.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La kuranta artikolo estis tradukita el la Nederlanda Vikipedio.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Marcus Aurelius de Herbert W. Benario en An Online Encyclopedia of Roman Emperors
- The Life of Marcus Aurelius en Historia Augusta
- The Meditations Arkivigite je 2004-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Meditaĵoj en la greka
| Antaŭe: | Romiaj imperiestroj | Poste: |
|---|---|---|
| Antonino Pia (138 - 161) | Komodo (180 - 192) |
| ||||||||||||||||

