Saltu al enhavo

Lajos Hackl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Hackl
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1935 (1935-07-26)
en Csanytelek
Morto 30-an de aŭgusto 1980 (1980-08-30) (45-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĥemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Hackl [lajoŝ hakl], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hackl Lajos, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

Lajos Hackl[1] naskiĝis la  26-an de julio 1935 (nun 1935-07-26) en tiam kuntirita vilaĝo Csanytelek-Felgyő, li mortis la 30-an de aŭgusto 1980 en Szeged.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Hackl maturiĝis en kemia mezlernejo kun kemia licenco en Szeged en 1953, poste li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1958, post 3 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li laboris jaron en kemia uzino en Budapeŝto, poste li revenis por instrui en la universitaton. Li estis asistanto (1959–1965), lektoro (1965–1980), fine docento en 1980. Intertempe li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis korodo de metaloj. Li edziĝis en 1962, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1966, respektive 1976.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Examination on the Solvent Effect of Ultraviolet Absorption Spectra of Aromatic Azomethines Containing OH-Group. (kunaŭtoro, 1959)
  • Intermolekuláris hidrogénkötés vizsgálata elektrongerjesztési elnyelési színkép alapján, orto helyzetben, hidroxil gyököt tartalmazó aromás azometineknél. (disertaĵo, 1961)
  • Check of the Potential-pH Equilibrium Diagrams of Different Metal–Sulphur– Water Ternary Systems by Intermittent Galvanostatic Polarisation Method. (kunaŭtoro, 1965)
  • A szerkezeti acélok hegesztett kötéseinek korrózióérzékenységi vizsgálata. (kunaŭtoro, 1975)
  • A tiszta vas kénhidrogén tartalmú oldatokban lejátszódó korróziója. (disertaĵo, 1977)
  • A másodlagos olajtermelésre felhasznált CO2 és H2S tartalmú földgáz által okozott korróziós jelenségek vizsgálata. 1–3. (kunaŭtoro, 1981).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.