János Gárdus
| János Gárdus | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de junio 1932 en Hejőcsaba |
| Morto | 28-an de februaro 1995 (62-jaraĝa) en Miskolc |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato de Debrecen |
| Okupo | |
| Okupo | universitata instruisto lingvisto |
János Gárdus [jAnoŝ gArduŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gárdus János estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
János Gárdus[1][2] naskiĝis la 11-an de junio 1932 en Hejőcsaba, li mortis la 28-an de februaro 1995 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Gárdus maturiĝis en gimnazio en Miskolc (pli precize en Diósgyőr) en 1951, poste li akiris pedagogian diplomon por rusa lingvo en 1955, pri hungara lingvo en 1961 en Scienca Universitato Lajos Kossuth. Post la unua diplomo li instruis en gimnazio en Diósgyőr ĝis 1969, sed li estis ankaŭ inspektoro inter 1965–1969, poste li instruis en instituto de Pezindustria Universitato (Miskolc) ĝis 1987, pli poste li estis institutestro 5 jarojn. Intertempe li doktoriĝis en 1982 en la universitato. Teorie li okupiĝis pri lernado de fremdaj lingvoj, krome li enkondukis lernadon de faktraduko en Miskolc. Li ricevis premiojn inter 1965-1993.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az orosznyelv-oktatás az internacionalizmusa nevelés szolgálatában. (1968)
- A fordítástechnika néhány pszichológiai és pszicholingvisztikai kérdése. (1972)
- A szakfordítói képzés tapasztalatai a Nehézipari Műszaki Egyetemen. (1979)
- Orosz nyelvi jegyzet bányamérnök-hallgatók számára. Török Pálnéval. (studenta lernolibro, 1981; 4-a eldono: 1992)
- Az orosz tudományos stílus. (disertaĵo, 1982)
- Legyen-e szaknyelvkutatás és szaknyelvoktatás a nem nyelvszakos tanárokat képző felsőoktatásban? (1991)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Miskolc

