Amadou Onana
Aspekto
| Amadou Onana | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Amadou Ba Zeund Georges Mvom Onana |
| Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 2001 (24-jaraĝa) en Dakaro |
| Lingvoj | franca • volofa • nederlanda • germana • angla |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Amadou Onana - je plena nomo Amadou Zeund Georges Ba Mvom Onana - estas belga-senegala profesia futbalisto en la pozicio de mezkampulo. Li naskiĝis la 16-an de aŭgusto 2001 en Dakaro, do nun estas 24-jaraĝa. Ekde la jaro 2024 li estas membro de la unua vira teamo de la futbalklubo Aston Villa en Birmingham, Anglio - antaŭe li membris en la teamoj de Everton FC, Liverpool en 2022 gis 2024, OSC Lille en norda Francio en 2021-2022 kaj Hamburger SV en norda Germanio en 2020-21. Krome li ekde 2022 membras en la belga nacia teamo de futbalo kaj kadre de ĝi ankaŭ partoprenis en la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2022, post kiam li ekde 2018 jam apartenis al la belga nacia teamo de sub-17, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.
| ||||||

